Nova kristalo permesas al plonĝistoj resti subakve dum horoj
Nova kristalo permesas al plonĝistoj resti subakve dum horoj
Ĉu vi iam volis spiri subakve? Vi eble povos en proksima estonteco.
Sciencistoj de la Universitato de Suda Danio evoluigis "kristalan substancon kiu povas ligi kaj stoki oksigenon en altaj koncentriĝoj" laŭ Mic. Krom la ebleco de spirado subakve, ĉi tiuj kristaloj ankaŭ povas esti uzataj anstataŭ oksigenujoj por homoj, industrioj kaj eĉ veturiloj kiel fonto de fuelo. Ĉi tiuj kristaloj funkcias kiel sensilo kaj ujo por oksigenaj molekuloj; ili ligas, stokas kaj transportas la oksigenon ene de sia strukturo.
La kristaloj funkcias per sia unika molekula kaj elektronika strukturo. Kobalto estas uzita en la materialo kaj la rezulta molekula kaj elektronika strukturo donas al ĝi afinecon al oksigeno kiu permesas al ĝi esti facile absorbita kaj ligita kun la kristalo.